Julien Lepiller

/ʒy.ljɛ̃ lø.pi.lɛʁ/

gpg : 0x53D457B2D636EE82

Mi estas enĝeniero de taksado de sekureco ĉe Thales en Toulouse.

Mi partoprenis la grupo Rose ĉe Yale en la Usono, kie mi laboris pri la ĝusteco de agordoj. Mi doktoriĝis el la Celtique skipo ĉe Inria Rennes en la Franco, superrigardate de Thomas Jensen kaj Frédéric Besson. Mia disertaĵo parolis pri programa izolo de misfunkcio.

Eldonaĵoj

Aŭtoroj estas listigitaj laŭ la alfabeta ordo.

Programoj

Jen personaj projektoj kiuj estas gravaj por mi.

  • Häyhä

    La ilo el la artikolo “Intra-update Sniping Vulnerabilities”. Tiuj vundeblecoj okazas kiam vi uzas administran ilon por infrastrukturo. Eĉ kiam vi korekte precizigas la komenca kaj la fina statoj, ekzistas intermezaj statoj kiuj povas esti vundeblaj. Tiu ilo kontrolas viajn liverojn kaj avertas vin se tia vundeblo eblas.

  • Coquille por Neovim

    Forko de la etendaĵo coquille, plibonigita kaj disponebla por neovim. Faru coq-ajn demonstrojn en neovim! Ĉi tiu forko de coquille disponeblas por coq 8.6 ĝis 8.10. Ĝi uzas la plurtaskan capablon de neovim por haltigi taskon, ĝi legas vian _CoqProject por ŝalti coq kun la bibliotekoj ke vi uzas, kaj ĝi kapablas ŝalti multajn coq sesiojn en la sama neovim procezo.

  • Offlate

    Ilo por tradukantoj: vi povas elŝuti tradukajn projektojn, traduki kaj alŝuti viajn kontribuaĵojn laŭ la prefera maniero de originaj programistoj. Offlate scias kiel konektigi al la retilo por elŝuti kaj alŝuti laboron. Ĝi povas ankaŭ memorigi pasvortojn kaj konfigurojn kaj helpi vin trovi tiojn.